Ĝis la fino de nia vojaĝo, ni estis bonŝancaj ! Alvenintaj kore de la
Diino-festo, ni foriris dum apogeo de la Festo de la Lumoj, jam celebrata de
pluraj tagoj, aŭ pli ĝuste de pluraj noktoj. Tiu festo memorfestas iun
vesperon de la epopea tempo, kiam dioj ankoraŭ vizitis la homojn. Tiam Viŝnuo,
post venko super la demono Narakasuro, estis feste akceptata de la loĝantoj de
sia urbo kun floraj kolĉenoj kaj buterlampoj.
Nous serons gâtés jusqu’au bout ! Arrivés en pleine fête de la Déesse,
nous repartons alors que la Fête des Lumières bat son plein depuis plusieurs
jours, ou plutôt plusieurs nuits. Cette fête commémore le soir où, aux temps
épiques où les dieux fréquentaient encore les hommes, Vishnou, après avoir
vaincu le démon Narakasur, fut accueilli par les habitants de sa ville avec des
colliers de fleurs et des lampes à beurre.
La Festo de la Lumoj, sed sen elektro !
La fête des lumières, mais sans électricité !
En tiu Divali-tempo, oni omaĝas al bovinoj, al korvoj kaj al hundoj. Ni
ekvidis en la urbo kelkajn sanktajn bovinojn kaj vagantajn hundojn kun floraj
kolieroj surkole kaj ruĝaj
markstampoj de tikao surkape. Koncerne korvojn, pli diskretas la donacoj de
nutraĵo metitaj sur la tegmentoj, sed nepalanoj ja ŝuldas tion al ili, ĉar
korvoj estas la plej efikaj rubistoj de la lando ! Ni ankaŭ havis la bonŝancon ĉeesti en la omaĝo al hundoj, t.e. « kukur puja », kiam Urso,
la hundo de Narendra kaj Rajani estis festata per buterlampoj, sonoriletoj kaj
mantroj, floraj kolĉenoj, koloraj pulvoroj de tikao sur kapo, vosto kaj kruroj,
incenso kaj… biskvitoj ! Mi ne diros kion Urso plej ŝatis el la tuto…
En cette période de Divali, on rend hommage aux vaches, aux corbeaux et aux
chiens. Nous aurons l’occasion de croiser dans la ville quelques vaches sacrées
et chiens errants portant collier de fleurs et marque rouge du tika sur le
front. Quant aux corbeaux, les cadeaux de nourriture sur les toits sont plus
discrets, mais les népalais leur doivent bien ça, car ce sont eux les éboueurs les
plus efficaces de la ville ! Nous aurons aussi la chance d’assister à
l’hommage aux chiens, le « kukur puja » quand il sera rendu à Urso,
le chien de Narendra et Rajani, avec lampe à beurre, son de cloche et mantras,
collier de fleurs, poudre colorée du tika sur la tête, la queue et les pattes,
encens et… biscuits ! Je ne vous dis pas ce qu’Urso a le plus apprécié de
tout ça …
Divali estas ankaŭ tempo por omaĝi al la fratoj. Sed dum fratinoj vere
honoras siajn fratojn, nur la fratinoj ricevas donacojn de siaj fratoj ! Krome, pli ĝenerale, ĉiuj plej junaj tiam
ricevas donacojn de la plej maljunaj, tio post kantado de kanzoneto, kiu diras
ke Lakŝmio, diino de riĉeco, gvidis iliajn paŝojn. Rajani omaĝis al sia frato,
kaj Gopala, Rita kaj Kriŝna omaĝis al Narendra kaj Rajani. Ankaŭ la geknaboj de
la kvartalo iris vespere de domo al domo por kantadi sian sanktan refrenon kaj
tiel ricevi kelkajn etvalorajn monbiletojn. Post noktiĝo, domoj iluminiĝis per girlandaj
lumiloj kaj miloj da buterlampetoj, dum petardoj eĥe eksplodis tra la tuta
urbo.
Divali est aussi le temps de la fête des frères. Mais si les sœurs rendent
réellement l’hommage aux frères, ce sont elles qui reçoivent les cadeaux !
Et, de manière générale, tous les plus jeunes reçoivent un présent des plus
anciens après avoir chanté un petit refrain qui dit que c’est Lakshmi, déesse
de la Fortune qui a guidé leurs pas… Rajani rendra hommage à son frère, et
Gopala, Rita et Krishna à Rajani et Narendra. Même les enfants du quartier
passeront le soir chanter leur comptine sacrée de maison en maison afin de
recevoir quelques menus billets. La nuit tombée, les maisons s’éclairent de
guirlandes lumineuses et de milliers de petites lampes à beurre, tandis que le
son des pétards résonne en écho à travers la ville.
Kore de Divali-tempo okazis, iun vesperon, la festo de Lakŝmio. Nu, por
altiri hejmen la diino de riĉeco kaj beleco, planko estis tralavita ĝis la
ĝardensojlo, kaj stampita pere de ruĝa kolorilo, laŭ la formo de la diina
piedspuro. Je noktiĝo, dum tintado de sonoriletoj kaj psalmado de mantroj, sur
la bonveniga vojo estis dissemitaj buterlampoj ĝis la hejma templo, kie floroj
kaj fruktoj, kaj ankaŭ incenso kaj preĝoj estis oferitaj antaŭ la altaro.
Au cœur de Divali a lieu, un soir, la fête de Lakshmi. Et afin d’attirer la
déesse de la Fortune et de la Beauté dans les maisons, le sol est lavé
jusqu’aux allées du jardin et marqué au colorant rouge en forme de traces des
pas de la déesse. Au soir, au son des cloches et des mantras, le parcours de
bienvenue est parsemé de lampes à beurre jusqu’au temple familial où fleurs et
fruits, mais aussi prières et chants sont offerts devant l’autel.
Kompreneble, en lando kie devoj multe pli gravas ol rajtoj, tiu tempo de
festoj kaj ferioj (same kiel nialande inter Kristnasko kaj la unua de Januaro, sed
pli longtempe) ankaŭ estas nepra tempo de vizitoj al familianoj, kelkfoje ege
malproksimen en montaraj vilaĝoj. Kaj kiam oni konas la nepalajn
transportilojn, tiam eblas kompreni kial renkontiĝoj kaj vizitoj de nepalaj
geamikoj ne estis tiom multnombraj, kiom ni antaŭvidis. Tial ni dankegas al
Rajani kaj Narendra, kiuj malŝpare donis al ni sian tutan tempon. Dankegon
ankaŭ al Razen, Poŝraj, Hari, Navin kaj Ŝiva, kiuj dispuŝis siajn
horplanojn por viziti kaj akompani nin en tiu periodo de familiaj kaj religiaj
festoj.
Bien entendu, dans un pays où les devoirs sont bien plus importants que les
droits, cette période de fêtes et de congés (comme chez nous entre Noël et le
premier de l’An, mais bien plus longtemps), induit impérativement des visites à
la famille, parfois loin dans les villages de montagne. Et quand on connait les
transports népalais, on comprend pourquoi les rencontres et les visites d’amis
népalais n’ont pas été aussi nombreuses que nous l’avions prévues. Merci donc à
donc à Rajani et Narendra d’avoir sacrifié tout leur temps pour nous, mais
aussi à Razen, Poshraj, Hari, Navin, Shiva d’avoir bousculé leur calendrier
chargé pour nous rendre visite et nous accompagner dans cette période de fêtes
religieuses et familiales.